Saluton, kara Verda Stacio! Mi haltis en via stacio tute hazarde kaj, ŝajne, preterveture. Estas bonega afero, ke vi konservas la tradiciojn de la historio Ĉeĥoslovakia Esperantista - nome, tiu ĉi de la radioelsendado Verda Stacio! Mi deziras al vi plian kaj pluan aktivan vivon por nia komuna kaj tre utila afero! Gratulon pro la renasko de la Verda Stacio! Mi esperas pli ofte viziti vin dum miaj liberaj (lezuraj = from english "leisure") horoj, sed vi devas bone prepari vin al miaj vizitoj kaj tial estu pli riĉaj en via radiado esperanta. Ĝis!
La plej nova programo :
Reportaĵo el Cieszyn 2012
VERDA STACIO 2012 - programero en Esperanto

Kristnaska programero - Kristnasko 2011

Maratono numero 2. – programero plena de amuzo, ŝercoj kaj bona muziko en Esperanto
Verdastacio - retradio en la lingvo Esperanto
Elŝutu la programon - prova elsendo
♫
Verda stacio- pri historio
Vinilkosmo - Esperanta muziko
Diskutejo pri la radioensedado
Dato: 01/12/2011
Pritemo: kontenta
Mi tutkore dankas vin pro via bona labroro.
via programo estas bona, mi estas aleksandrino loghas el RDKongolando
Aleksandrino
Dato: 08/12/2011
Pritemo: Resendita:kontenta
Kara Aleksandrino mi tre gxojas ke ni havas auxskultantojn ecx el Afriko en la sekva programo mi salutos vin . Dankon
Dato: 28/10/2011
Pritemo: Kapsuloj
Kara amiko Pavel:
Mi volas kunlabori kun kelkaj kapsuloj pri mia lando (Meksiko) eble historiaj, kulturaj, politikaj kaj tiel plu... nur mi deziras scii kiajn postulojn oni devos plenumi kaj kiamaniere oni povos sendi al vi la kapsulojn, mi havas manieron enmeti en specifa retpagxaro miajn kapsulojn kaj sendi al vi la ligilojn por ke vi mem povos elsxuti de gxi la respektivajn kapsulojn.
Elkorajn Salutojn el la bela urbo Aguaskaljentes, Meksiko
Vicente Valdés Bejarano
me.informo.mx@gmail.com
www.me-asocio.org
Dato: 01/10/2011
Pritemo: Danko
Dankon pro via laboro!
La programo estas facile por aŭskultado: ne longa kaj vigla!
Bondeziron al vi!
PS Ĉu vi ne volus loki viajn programojn en http://www.podkastaro.org/?





